/Pinjinilo

Konverti Ĉinan Pinjinan (汉语拼音) Tekston kaj Ĉinsignojn (汉字) al Esperanto-Literumsistemo

Primary LanguagePython

Pinjinilo

Konverti Ĉinan Pinjinan (汉语拼音) Tekston kaj Ĉinsignojn (汉字) al Esperanto-Literumsistemo

Pinjino estas sistemo por priskribi la sonojn de ĉinsignoj per latinaj literoj. La literoj uzataj malsamas al tiuj en la alfabeto de Esperanto, do la celo de ĉi tiu programo estas konverti de norma Pinjino aŭ ĉinsignoj al proksimumo laŭ la literumsistemo de Esperanto. Defaŭlte, ĝi uzas la sistemon kreitan de la revuo El Popola Ĉinio (vidu suben), sed la uzanto povas uzi iun ajn sistemon, se oni kreas sian propran dosieron priskribantan ĝin.

Konsciu, ke Pinjiinilo nek estas tradukilo, nek konservas tonojn — ĝi nur produktas Esperanto-literan proksimumon de la elparolo de ĉinsignoj. Plie, iom da ĉinsignoj havas plurajn eblajn elparolojn, do se oni enigas tiajn, kontrolu la eligon.

Aŭtorrajto

© Mark Woottton 2020

Bezonaĵoj

  • Python 3 kaj la jenaj moduloj de ekstera liveranto:
    • PySimpleGUI
    • xpinyin
    • tkinter (Oni eble trovos, ke tiu jam estis instalita samtempe de Python mem)
    • pyperclip (Uzante Linukson, oni bezonas ankaŭ la ilojn xclipxsel, kiuj haveblas en debianidoj per sudo apt-get install xclip xsel)
  • PyInstaller (nur por krei memstaran ruleblan dosieron)

Uzado

Oni havas tri opciojn por uzi Pinjinilon:

  • Per la komanda linio. Rulu la Python3-skripton Funkcioj.py kun la jenaj enigoj:
    1. [teskto] - La teksto, kiun oni volus konverti, aŭ indiko al tekstdosiero enhavanta ĝin
    2. -k [konvertsistemo] - Iu alternativa sistemo por konverti la tekson (nedeviga)
    3. -h - Montri helpmesaĝon (nedeviga)
  • Per la grafika fasado. Rulu la Python3-skripton Pinjinilo.py
  • Kiel memstaran programon. En la dosierujo memstaraĵoj troviĝas iom da ruleblaj dosieroj por diversaj operaciumoj. Se estas iu taŭga por onia komputilo, oni povas uzi ĝin por ruli Pinjinilon sen la bezono esti instalinta Python-interpretilon aŭ la modulojn de ekstera liveranto. Se neniu estas uzebla, oni povas krei sian propran per PyInstaller, uzante komandon el la la jenaj, kiu taŭgas por onia operaciumo:

Linux:

$ pyinstaller --onefile --noconsol --icon bildsimbolo/bildsimbolo.png Pinjinilo.py

Windows:

$ pyinstaller --onefile --noconsol --icon bildsimbolo/bildsimbolo.ico Pinjinilo.py

MacOS: Se oni ekscias, kiel funkciigi la memstaraĵon en MacOs, bonvole sciigu ankaŭ min

Krei Konvertsistemon

Por krei alian konvertsistemon, skribu ĝin en *.csv dosiero kun la jenan strukturon (ne inkluzivu la krampojn):

{nomo de konvertsistemo}
{pinjino 1},{esperantigo 1}
{pinjino 2},{esperantigo 2}
{pinjino 3},{esperantigo 3}
k.t.p......

Oni povas alvoki ĝin per alklako de la butono Ŝanĝi konvertsistemon en la grafika fasado aŭ per la -k opcio en la komandlinea versio de Funkcioj.py.

Defaŭlta Konvertsistemo

La defaŭlta konvertsistemo estis kreita de la ĉina Esperanto-revuo El Popola Ĉinio kaj troviĝas en la jena tabelo. La litero "v" anstataŭiĝas per ''ü" je la komenco de konvertado.

Pinjino Esperantigo Pinjino Esperantigo Pinjino Esperantigo Pinjino Esperantigo
b b h h ei ej üe ŭe
d d x ŝj en en iao jaŭ
g g sh ŝ i i iou juŭ
j ĝj s s e e uei ŭej
zh ĝ f f ao uai ŭaj
z z l l ang ang ian jan
p p y j u u uen ŭen
t t r ĵ ou üan ŭan
k k w ŭ eng eng iang jang
q ĉj a a er er iong jong
ch ĉ ai aj ie je ueng ŭeng
c c an an ia ja uang ŭang
m m ü u üa ŭa
n n o o uo ŭo