Emoĝia lingvo

Substantivoj:

  • Dekomence, 99% de la emoĝioj estas substantivoj.
  • kato: 🐈
  • katoj: 🐈🐈 (pluralo per reuzo de la lasta emoĝio)
  • lavurso: 🧽🐻
  • lavursoj: 🧽🐻🐻

Pronomoj:

  • Pronomoj estas substantivoj.
  • mi: 👈 (la fingro montras la profilbildon de la sendanto de la mesaĝo)
  • vi: 👉 (mala direkto de "mi", do la alparolato)
  • ri: 👆 (persono jam menciita, kiu povas ekzemple esti en supra frazo montrata de la fingro)
  • ni: 👈👈 (pluralo per reuzo de la lasta emoĝio)
  • vi: 👉👉
  • ili: 👆👆

Modifiloj:

  • Adjektivoj kaj adverboj estas modifiloj.
  • Modifiloj finiĝas per ℹ️.
  • Oni scias ĉu modifilo funkcias kiel adjektivo aŭ adverbo per kunteksto.
  • Plej ofte oni metas adjektivon antaŭ la koncernata substantivo.
  • bono: 👍
  • bona: 👍ℹ️
  • kuniklo: 🐇
  • rapida: 🐇ℹ️
  • testudo: 🐢
  • malrapida: 🐢ℹ️

rapida kato: 🐇ℹ️🐈

Verboj:

  • Modifiloj finiĝas per unu el la verbaj finaĵoj.
  • i/as : ⏺
  • os : ⏩
  • is : ⏪
  • i(n)t : ⏹ (finita aspekto (perfective aspect), preferu uzi tempon)
  • a(n)t: ▶️ (nefinita aspekto (imperfective aspect), preferu uzi tempon)
  • orelo: 👂
  • aŭdi: 👂⏺
  • okulo: 👁
  • vidi: 👁⏺
  • manĝi: 🍴⏺
  • ŝati: 👍⏺
  • egaleco: ⚖️
  • egali al / esti: ⚖️⏺ (nedeviga, utila por klareco)

mi vidis malrapidan lavurson: 👈👁⏪🐢ℹ️🧽🐻
kato estas bona: 🐈👍 (kato estas bono)

"Korelativoj"

  • La koncepto de "korelativo" ne ekzistas, ĉar substantivoj, modifiloj kaj verboj sufiĉas.
  • ti-/ĝi/ĉi/la: 🤜
  • ki-: 🤛
  • ĉi-: 🖐
  • neni-: 0️⃣
  • i-: 1️⃣
  • Por la dua parto de la korelativo, oni simple uzas normalan substantivon aŭ modifilon.
  • tiu kato / la kato: 🤜🐈
  • tiam / tiumomente: 🤜⏱ℹ️
  • Subfrazoj estas fareblaj per ti-ki pontoj.
  • La ki-parto de subfrazo estas bezonata, malkiel la ti-parto de la ĉeffrazo.

mi manĝas tiam, kiam vi manĝas: 👈🍴⏺🤜⏱ℹ️🤛⏱ℹ️👉🍴⏺ / 👈🍴⏺🤛⏱ℹ️👉🍴⏺
la kato ŝatas tion, kion mi manĝas: 🤜🐈👍⏺🤜🤛👈🍴⏺ / 🤜🐈👍⏺🤛👈🍴⏺

Laborota / WIP

  • Verboj kaj modifiloj devus eki per la markilo anstataŭ finiĝi per ĝi, ĉar estas pli probable ke frazo enhavas subjekton ol objekton. La markilo helpas ne konfuzi la ekon de verbo kun kunmetaĵo kun la subjekto.
  • Plej kutimaj konjunkcioj
  • Temo-markado
  • Prepozicioj: per "normalaj verboj", per "antaŭfrazoj", malfermita klaso?