Aŭdaceco estas klono de la usona TV-kvizo Jeopardy, ludebla per retumilo,
planita por uzado dum Esperanto aranĝoj.
Ĝi estas plur-ludanta kaj postulas ludestron, kiu prezentu la kvizon kaj,
per muzo aŭ klavaro, antaŭenigu la ludon.
Funkciigi la ludon vi povos en du paŝoj:
- instalado
- kreado de la dosiero pri la demandoj
Legu ĉi-sube kiel tion fari, kaj post kvin minutoj vi jam estos ludanta.
Elŝutu la projekton per
tiu ĉi ligilo
kaj elpaku ĝin, aŭ uzu git clone
.
Tio estas jam ĉio, ĉu por instali la ludon en propran retservilon, ĉu por ludi el loka dosierujo.
La demandojn de la kvizo oni skribu en la dosieron demandoj.js.txt
, en la
ĉefa dosierujo. Tiu ĉi dosiero komence ne ekzistas, do vi devos krei ĝin.
Vi trovos ekzemplan demandaron, kiu nomiĝas demandoj_ekzemplo.js.txt
.
Renomu tiun ĉi al demandoj.js.txt
kaj jen ĉio.
Malfermu la dosieron index.html
per retumilo, kaj la kvizo funkcios kun
la ekzemplaj demandoj.
Por redakti la demandojn, vi bezonos tekstan redaktilon kiel notepad aŭ
simile. Per ĝi, malfermu la dosieron demandoj.js.txt
kaj redaktu la
ekzemplajn demandojn.
Devus esti sufiĉe simple kompreni la strukturon de la demandaro, sed kaze de duboj, jen detala priskribo pri ĝia formato.
La tekston de la demandoj estu en la dosiero demandoj.js.txt
inter la
linio markita KOMENCO
kaj la linio markita FINO
.
Unue skribu la nomon de la kategorio kaj poste listigu ĉiun demandon apartenantan al ĝi, de la malplej valora (200 poentoj) ĝis la plej valora.
Kaj la kategorioj kaj la unuopaj demandoj devos okupi po unu linion (t.e., ne eblas doni liniajn interrompojn en ĝiaj tekstoj).
Inter unu kategorio kaj la sekva, metu unu (aŭ pli) blankan linion. Ideale, vi listigu entute 6 kategoriojn, havante po 5 demandojn. Tiu ĉi estas la originala skemo de Jeopardy, sed tio ne estas devige kaj la ludo mem adaptiĝos ĉiukaze. Gravas nur ke la demandaro de ĉiu kategorio estu samnombra.
Eblas aldoni komentojn fine de ĉiu demando, post la markilo ##
.
Ili ne estos montritaj dum la kvizo, sed povus esti utilaj por la kvizestro.
Jen ekzemplo de kvizo kun du kategorioj el po tri demandoj:
KATEGORIO UNU
Ĉu eĥo ŝanĝas ĉiuĵaŭde? ## respondo: ne, ĝi ŝanĝas ĉiusabate
Kiakolora estis la blanka ĉevalo de Napoleono?
Kiom estis la sep nanoj?
KATEGORIO DU
Kiom estas 2+2?
Kio okazis kristnaske en jaro nul? ## sugesto: en Betleĥemo
Ĉu aŭ malĉu?
Dum la ludo, vi iam ajn povos alinomi la ludantojn, rekte klakante la rilatan skribaĵon ("Ludanto 1", "Ludanto 2", "Ludanto 3").